Tronenko.net

La unua artikolo en Eo

29 Sep 2013


Hodiaŭ mi verkos ion unue en la internacia lingvo. Mi havas kelkajn kialojn por fari tion, kaj ĉefe ĉar hieraŭ mi partoprenis en “La 3-a Esperanto-Forumo de Jiangsu, Zhejiang kaj Shanghai 2013”. La 28-a de septembro estis la unua tago en mia vivo, kiam mi samtempe povis vidi tiun grandan kvanton da Esperantistoj en unu loko.

Sed, unue mi volas diri iomete pri tio, kial kaj kiam mi komencis lerni la ĉi belan lingvon. Fakte, mi ne tre povas rememorigi kiam mi ekinteresiĝis en la lingvo, sed mi kontrolis ke la unuan retleteron el la retpaĝo lernu.net mi ricevis en la aŭgusto de 2011. Tio estas, antaŭ pli ol du jaroj. Sed mi memoras ke tiutempe mi nur mallonge pririgardis la gramatikon de lingvo kaj baldaŭ cedis mian edukadon. La dua provon daŭrigi lerni la lingvon mi havis ĉirkaŭ antaŭ unu jaro. Tiufoje mi komencis legi la faman libron “Gerda malaperis” kaj allegis ĝin ĉirkaŭ al duono. Nun venis mia tria provo daŭrigi koniĝadon kun la lingvo kaj mi povas fiere diri ke mi finlegis la jam-menciitan libron, kaj ankaŭ finlegis la tradukitan libron de Lewis Caroll - “La Aventuroj de Alicio en Mirlando”. La lasta ankaŭ estas la unua libro, kiun mi legis en la angla lingvo antaŭ multe de jaroj. Mi ricevis grandan plezuron ree leginte ĝin.

Ankaŭ ĉi-foje mi membriĝis al UEA kaj TEJO, do nun mi povas elŝuti malnovajn reteldonojn de revuo Kontakto, kaj ankaŭ ricevi la novajn. Tio kostis al mi ĉirkaŭ 500 rublojn (12 eŭroj), kaj ankaŭ mi devis kontakti ilian administraron, ĉar ilia servilo havis problemon kaj mi ne ricevis UEA-kodon aŭtomate. Nun nura problemo estos tio, kio la 2013-a jaro baldaŭ finiĝos kaj mi ree devos pagi monon por esti membro de organizoj. Poste mi decidos ĉu mi volas tion aŭ ne.

En la mezo de septembro mi vojaĝis al Chongqing, grandega urbego de Ĉinio. Antaŭ iri tien, mi aliĝis al la retpaĝo de Pasporta Servo kaj tie trovis unu knabinon, kiu poste iĝis la unuan esperantistinon, kiun mi renkontiĝis persone en mia vivo. Interalie, estis ŝi, kiu donis mian kontaktinformojn al Marveturanto (ŝanhaja e-isto), kiu invitis min partopreni en la forumo. Ŝi kune kun ŝia amikino montris iun lokojn de la urbego kaj, kio estas pligrave, ni havis paroladojn en E-o. Tiam mi komprenis ke mi ne havas sperton paroli kaj certe devas praktiki plue. Sed, kiel mi povas praktiki, se ne ekzistas persono, kun kiu mi povus paroli?

Jen mi koniĝis Saed-on, kiun mi trovis ĉe la forumo en la urbo Changzhou. Li eklernas E-on ekde 17-a aĝo. Li irananas, kiu loĝas en Ĉinio jam 6 jaroj. Nun mi havos eblecon praktiki la lingvon plue kaj mi esperas ke ni renkontiĝos baldaŭe kaj multfoje. Fakte, ĉe la forumo oni petis min paroli ion en E-o, mi provis kelkfoje, sed mi tre ne kontentas mian nunan parolmanieron. Mi jam parolis multe al ĉiuj, kio mi sonas kiel roboto. Sed… kion mi devas fari? Praktiki, praktiki kaj praktiki!

Ĉe la forumo mi ekvidis multe de interesaj homoj, kiujn, mi esperas, mi poste ekvidos ree. Partoprenis japana e-istoj, korea e-isto, kaj, certe, multe da ĉinaj.

Mi kordankas Marveturanton por voki min.

Ĉi tie vi povas vidi iom da fotoj, kiujn mi fotis.